Zoltán Mészáros (kemiisto)
Aspekto
Zoltán Mészáros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1930 en Karancskeszi |
Morto | 7-an de julio 1986 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/8-1-210 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1952) |
Okupo | |
Okupo | pharmaceutical chemist (en) kemia inĝeniero |
Zoltán Mészáros [mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Zoltán estis hungara kemiisto, profesoro, farmaciisto.
Zoltán Mészáros [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1930 en Karancskeszi. Li mortis la 7-an de julio 1986 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Mészáros akiris diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1952. Post siaj studoj li laboris en uzino pri farmaciaĵoj, kie post jaroj li iĝis ĉefinĝeniero. Ekde 1958 li laboris en simila, sed pli granda uzino, ki li estis esplora direktoro en 1978. En 1975 li estis nomumita privata profesoro.
En 1970 li ricevis premion. Li doktoriĝis el kemiaj sciencoj en 1981.